Ontario
El Vikipedio
Geografio > Ameriko > Nordameriko > Kanado > Ontario
|
|||||
Devizo: Ut Incepit Fidelis Sic Permanet (latina =: Fidela de la komenco, fidela ŝi restas) |
|||||
Oficialaj lingvoj | angla (la franca havas ian leĝan statuson sed ne estas plene oficiala) | ||||
Floro | Blanka triliumo | ||||
Arbo | Blanka pino | ||||
Birdo | Granda kolimbo | ||||
Ĉefurbo | Toronto | ||||
Plej granda urbo | Toronto | ||||
Leŭtenanta Guberniestro | James K. Bartleman | ||||
Ĉefministro | Dalton McGuinty (Liberala) | ||||
Reprezentiĝo en la Parlamento - Deputitoj - Senatanoj |
106 24 |
||||
Areo Tuto - Tero - Akvo (% de tuto) |
Rango: 5-a 1.076.395 km² 917.741 km² 158.654 km² (14,8%) |
||||
Loĝantaro - Tuto (2006) - Denseco |
Rango: 1-a 12.686.952 13,93/km² |
||||
MEP (2005) - Tuto - Popersone |
$537.604 miliardoj (1-a) $42.866 (4-a) |
||||
Aliĝo al Konfederacio | 1-a de julio 1867 (1-a) |
||||
Tempozono | UTC -5 k -6 | ||||
Mallongiĝoj - Poŝtaj - ISO 3166-2 - Poŝt-koda prefikso |
ON CA-ON K L M N P |
||||
Retejo | www.gov.on.ca | ||||
Ĉiu rangigo inkluzivas la teritoriojn |
Ontario estas vasta regiono inter la Grandaj Lagoj kaj la Hudsona Golfo kaj inter Kebekio kaj Manitobo. El ĉiuj kanadaj provincoj ĝi havas la plej multajn loĝantojn kaj la due plej grandan areon. Ĝia ĉef-urbo estas Toronto, kaj la kanada ĉef-urbo Otavo ankaŭ situas en Ontario. Je la 1a de julio (2005) estis 12.541.410 ontarianoj, kio estis proksimume 37,9% de la loĝantaro de Kanado.
[redaktu] Demografio
La ĉefaj raso/etnaj grupoj de Ontario estas laŭ deveno:
- Eŭropanoj: 80.9% (Ĉefaj grupoj: Angloj, Irlandanoj, Skotoj, Francoj, Germanoj, Italoj, Poloj)
- Sud-Azianoj: 4.9%
- Ĉinoj: 3.7%
- Nigruloj: 3.6%
- Indiĝenoj: 1.7%
- Filipinanoj: 1.3%
- Latin-Amerikanoj: 0.9%
- Aliaj: 3.0%
La ĉefaj religiaj grupoj de Ontario estas:
- 34.9% Protestanta
- 34.7% Rom-katolika
- 3.1% Islama
- 2.7% alia kristana
- 2.3% Ortodoksa
- 1.9% Hindua
- 1.7% Juda
- 1.1% Budhista
- 0.9% Sikha
- 16.7% aliaj, ne-religiaj
Ekstera ligo: Ontario ĉe Kanada Oficejo pri Statistiko
Pli kaj pli kreskanta enmigrado de ĉiuj mondpartoj, precipe al Toronto kaj ĉirkaŭaĵo, rapide diversigas la etnan konsiston de Ontario. Ĉirkaŭ 5% de la ontarianoj estas franko-ontarianoj.
La Ontarianoj parolas multajn gepatrajn lingvjon: inter ili la angla (7 694 635), la franca (479 285), la ĉina (328 165), la itala (305 155), la germana (159 430); la portugala (150 630), la pola (139 635), kaj multaj aliaj (censo de 1996).
Dek plej grandaj municipoj laŭ loĝantaro
Municipo | 2001 | 1996 |
---|---|---|
Toronto | 2,481,494 | 2,385,421 |
Otavo | 808,391 | 721,136 |
Misisogo (parto de Aglomeraĵo Toronto) | 612,925 | 544,382 |
Hamiltono | 499,268 | 467,799 |
Londono | 336,539 | 325,669 |
Bramptono (parto de Aglomeraĵo Toronto) | 325,428 | 268,251 |
Markhamo (parto de Aglomeraĵo Toronto) | 208,615 | 173,383 |
Windsor | 208,402 | 197,694 |
Kiĉenero | 190,399 | 178,420 |
Vaughan (parto de Aglomeraĵo Toronto) | 182,022 | 132,549 |
La fabrika, agrikultura, kaj mina industrioj estas gravaj en Ontario.
[redaktu] Historio
Étienne BRULE kaj Samuel de Champlain unue esploris Ontarion en 1610 kaj 1613. Poste, aliaj francoj interŝanĝis felojn kaj eŭropajn varojn kun la indiĝenoj. Francaj misiistoj loĝis kun la indiĝenoj kaj fondis misiojn.
En 1763, post la milito inter la francoj kaj britoj en Nord-Ameriko, la regiono de Ontario fariĝis brita, kaj en 1784, post la Usona Revolucia Milito, multaj homoj, lojaluloj al la brita reĝo, fuĝis el la nova Usono, kaj setlis en Ontario. En 1791 brita Kanado dividiĝis en du partojn: Supra Kanado (Upper Canada), nun Ontario, kaj Malsupra Kanado (Lower Canada), nun Kebekio. Laŭ la Leĝo pri Brita Nord-Ameriko (British North America Act), 1867, Ontario fariĝis provinco de la nova nacio Kanado.
Provincoj kaj teritorioj de Kanado | |
Provincoj: Brita Kolumbio | Alberto | Saskaĉevano | Manitobo | Ontario | Kebekio | Nov-Brunsviko Nov-Skotio | Insulo de Princo Eduardo | Novlando kaj Labradoro |
|
Teritorioj: Jukonteritorio | Nordokcidentaj Teritorioj | Nunavuto |
Ontario | |
---|---|
Distriktoj | Bruce - Dufferin - Elgin - Essex - Frontenac - Grey - Haliburton - Hastings - Huron - Lambton - Lanark - Leeds kaj Grenville - Lennox kaj Addington - Middlesex - Northumberland - Perth - Peterborough - Prescott kaj Russell - Renfrew - Simcoe - Stormont, Dundas kaj Glengarry - Wellington |
Kamparaj Distriktoj | Algoma - Cochrane - Kenora - Manitoulin - Nipissing - Parry Sound - Rainy River - Sudbury - Thunder Bay - Timiskaming |
Regionaj Municipoj | Durham - Halton - Muskoka - Niagara - Oxford - Peel - Waterloo - York |
Unutavolaj Municipoj | Brant - Brantford - Chatham-Kent - Aglomeraĵo Sudbury - Haldimand - Hamiltono - Distrikto Lagoj Kawartha - Norfolk - Otavo (Ontario) - Distrikto Princo Eduardo - Toronto |
Apartigitaj municipoj | Barrie - Belleville - Brockville - Gananoque - Guelph - Kingston (Ontario) - Londono - Orillia - Pembroke - Peterborough - Prescott - Quinte Okcidenta - Smiths Falls - St. Marys - St. Thomas - Stratford - Windsor |