Kristalsistemo
El Vikipedio
Kristalsistemo ebligas klasifikan skemon pri kristalaj solidaĵoj. Oni klasifikas en kristalografio la priskribendajn kristalojn tridimenzie helpe de la kristala strukturo.
La kristala strukturo estas mezurata en koordinata sistemo, en kiu oni komparas la kristalojn. Oni uzas por la pli simplaj kalkuloj kaj prezentoj ne ĉiam la kartezian koordinatan sistemon, sed unu adaptitan al la kristalo. La angulo kaj la bazunuoj de la aksoj estas variitaj. La orientiĝo de la kristalo sekvas surbaze de la randoj kaj ties etendiĝo (longorilato).
La kristala sistemo trovas uzeblecon ĉefe en mineralogio, solidstata kemio kaj solidstata fiziko.
Ekzistas laŭ aŭtoritatoj 6-8 diversaj kristalaj strukturoj, kiujn oni povas dividi plu je 32 kristalklasojn:
- triklina kristalsistemo: havas tri arbitrajn aksojn, kiuj ne estas interorbitaj. Ĝi havas la plej etan simetrion, nenian saman angulon, samlongan akson.
- monoklina kristalsistemo: rilata al kristalformo kun du interortaj aksoj. Ĝi havas du 90°-angulojn kaj nenian samlongan akson.
- Ortoromba, romba kristalsistemo: Ĝi havas tri 90°-angulojn (pro tio orto), kaj nenian samlongan akson.
- heksagona kristalsistemo: du samlongaj aksoj en sama ebeno kun 120°-angulo, la tria akso staras vertiakle al tio
- tetragona kristalsistemo: du samlongaj aksoj, tri 90°-anguloj
- romboedra kristalsistemo aŭ trigona kristalsistemo: tri samlongaj aksoj kaj tri samaj anguloj malsame 90°
- kuba kristalsistemo: plej alta simetrio, tri samlongaj aksoj en 90°-anguloj
Tabelo la kristalklasoj.
kristalsistemo | kristalklaso | Schönfliess | Hermann / Mauguin |
triklina | triklin-pediala | C1 | ![]() |
triklin-pinakoidala | Ci | ![]() |
|
monoklina | monoklin-sfenoida | C2 | ![]() |
monoklin-domata | Cs | ![]() |
|
monoklin-prizmata | C2h | ![]() |
|
romba | rombo-disfenoida | D2 | ![]() |
rombo-piramida | C2v | ![]() |
|
rombo-dipiramida | D2h | ![]() |
|
tetragona | tetragono-piramida | C4 | ![]() |
tetragono- disfenoida | S4 | ![]() |
|
tetragono- dipiramida | C4h | ![]() |
|
tetragono-trapezoedra | D4 | ![]() |
|
ditetragono-poramida | C4v | ![]() |
|
tetragono-skalenoedra | D2d | ![]() ![]() |
|
ditetragono-dipiramida | D4h | ![]() |
|
trigona | trigono-piramida | C3 | ![]() |
romboedra | C3i | ![]() |
|
trigono-trapezoedra | D3 | ![]() ![]() ![]() |
|
ditrigono-piramida | C3v | ![]() ![]() ![]() |
|
ditrigono-skalenoedra | D3d | ![]() ![]() ![]() |
|
Heksagona | heksagono-piramida | C6 | ![]() |
trigono-dipiramida | C3h | ![]() |
|
heksagono - dipiramida | C6h | ![]() |
|
heksagono-trapezoedra | D6 | ![]() |
|
diheksagono-piramida | C6v | ![]() |
|
ditrigono-dipiramida | D3h | ![]() ![]() |
|
diheksagono-dipiramida | D6h | ![]() |
|
kuba | tetraedropentagondodekaedra | T | ![]() |
disdodekaedra | Th | ![]() |
|
pentagonikositetraedra | O | ![]() |
|
heksakistetraedra | Td | ![]() |
|
heksakisoktaedra | Oh | ![]() |
[redaktu] legu ankaŭ
Kristala strukturo, Bravais-kadro
[redaktu] rete
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Kristalografia punkta grupo
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |