Kuskuso (manĝaĵo)
El Vikipedio
Kuskuso estas manĝaĵo farita el faruno ĝenerale kuirita en vaporo aŭ per bojlanta akvo aŭ lakto. Tre popola kaj populara en Islama Afriko kaj Brazilo, nuntempe ankaŭ en Eŭropo kaj Usono, sed tie kiel eleganta (kaj pro tio iom pli malsimpla) manĝaĵo.
[redaktu] Brazila Kuskuso
Al Brazilo kuskuso alvenis en 18-a jarcento kiel rapida kaj malmultkosta manĝaĵo por sklavoj. Estas du formoj fari kuskuson en Brazilo: la Nordorienta Kuskuso, devenanta de kuskuso por sklavoj, kaj Sudorienta kuskuso, kun influo de posta araba enmigrado. Ĉiam em Brazilo, kuskuso estas farita per maizo.
Nordorienta kuskuso estas tute simple maiza faruno kuirita per vaporo en speciala ujo nomata "cuscuzeira" /kuzku'zejrə/ (kuskusujo) kaj manĝata kun lakto aŭ butero, ĝenerale ĝi anstataŭas panon en tagmanĝo kaj vespermanĝo. En Brazila Nordoriento kuskuso estas ĉiutaga manĝaĵo.
Sudorienta kuskuso (aŭ San-Paŭlia kuskuso) estas farita per kelkaj diversaj manieroj, tiel per vaporo, kiel per bolanta akvo aŭ lakto. En ĝi oni enmetas ovojn, fiŝojn kaj legomojn.