La Lampiro
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas pri revuo. Por legi pri la insekto iru al artikolo Lampiro.
La Lampiro estas la oficiala organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP).
En 1947 ekaperis la gazeto São Paulo Esperantista kiel organo de tiu Asocio, sed ne preterpasis la n-ron 4 kun raporto pri la 11-a BKE (Brazila Kongreso de Esperanto).
En 1949 la Asocio informis ke ĝi povos aperi nur mimeografe, sed ĝi ne aperis.
En 1959 post la sugesto de Atualidades Esperantistas tamen aperis la unua La Lampiro sub zorgo kaj redaktado de Darcy Pedroso Machado Gaia. La n-ro 8 de aprilo 1960 estis dediĉita entute al Kolonelo Cândido Bravo, kiu ĵus mortis kaj estis unu el la motoroj de la tiama ŝtata movado kaj tiam oni eldonis 1.500 ekzemplerojn.
La apero, kiu pretendis esti monata ekde n-ro 09, de julio 1960 saltis al trimonata. En ekstraordinara asembleo en 1961 estas proponita komitato por La Lampiro kaj en 1962, José Dias Pinto estas proponita por zorgi pri la organo. Spuroj pri tiuj proponoj ne postrestis krom kunlaboro per artikoloj.
La n-ro 12 estas de decembro 1961, la n-ro 13 estas de majo 1962 kaj n-ro 14 saltis 10 jaroj ĝis aprilo 1972 ankoraŭ sub redaktado de Darcy P. M. Gaia. Intertempe en kunveno 1970 oni celis internan bultenon La Moskito dum en 1970 la estraro diskutis pri bezono de "literatura revuo".
La n-ro 15 de La Lampiro aperis en oktobro 1972 post klarigo pri malfacilaĵoj. En 1972 ankaŭ aperis de la asocio Boletim Informativo sub farado de Elvira Fontes. La n-ro 16 de La Lampiro havas la daton de junio 1973 jam sub redaktado de Elvira Fontes kaj de tiam ĝis n-ro 27 de [[1976] ĝi aperis de 2 en 2 monatoj aŭ de 3 en 3monatoj pli malpli regule. Tamen en 1974 estis sugesto por antastaŭi La Lampiro per revuo en kuneldono de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kies nomo estis Dialogo.
La n-ro 28 de La Lampiro saltas al septembro 1978 kaj n-ro 32 reaperas nur en septembro 1983 kiam Symilde Schenk Ledon prenas sur sin la redaktadon. Ekde tiam, la bulteno estis seninterrope regule eldonita de 3 en 3 monatoj. Ĝi estas registrita kiel unu el la plej konstantaj kaj longdaŭraj organoj de la tuta mondo.
Ĝin redaktas nuntempe Genildo Martins Coelho.