Ladurbo
El Vikipedio
Ladurbo aŭ ladkvartalo estas aro de dometoj konstruitaj per rekolektitaj materialoj tiel kiel lado, plastiko, kartono aŭ eĉ disponeblaj rubaĵoj. Kutime situanta periferie de urbegoj, tiuj areoj estas precipe loĝata de mizeraj civitanoj kiuj ne povas havigi al si pli gemutajn loĝejojn.
Nekonfuzenda estas la vortoj getto kaj ladurboj ĉar la unuaj emfazas areoj loĝataj de malsamdevenaj gentoj, sen riĉeca nocio. Ankaŭ diferencas la brazilaj faveloj, kiu estas portempaj loĝejoj, dum la ladurboj estas dometoj, kies loĝantoj fojfoje loĝas dum jardekoj.
Kvankam tiuj kvartaloj aŭ urboj estas leĝe malpermesitaj, ili estas toleritaj pro manko de taŭgaj alternativoj. Tamen okazas ke tiuj domaroj kiuj elstaris en iesaj vakejoj estas malkonstruitaj de la aŭtoritatoj.
[redaktu] Statistikoj
Laŭ freŝdata raporto de UN (junio 2006), triono el la urbanoj loĝas en iaj laddomoj tuttere kaj 1,4 miliardo da homoj vivos en tiaj areoj en 2020. [1] En Afriko, la grandeco de tiaj areoj kreskiĝas je 4,5% jare.
[redaktu] Notoj
- ↑ « Laŭ artikolo de la franca gazeto Le Monde, la 16-a de junio 2006 http://www.lemonde.fr/web/article/0,1-0@2-3220,36-784274@51-784345,0.html
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Kategorioj: Urbo | Mizero