Manilo
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas pri la ĉefurbo de Filipinoj; Manilo havas ankaŭ aliajn signifojn.
Manilo (filipine Maynila) estas la ĉefurbo de Filipinoj.
La urbo situas sur insulo Luzon, ĉe la orienta bordo de Manila Golfo, 48 km longa, kiu konektiĝas kun Sudĉina Maro. La urba aglomeraĵo, nomata Metro Manila, konsistas el Manilo kaj 16 pliaj urboj kaj komunumoj. Loĝas tie sume 15 milionoj.
Manilo (sen la aglomeraĵo) estas nur la dua plej granda urbo de la lando; la antaŭurbo Quezon-Urbo havas pli da loĝantojn.
[redaktu] Historio
Manilo komence estis fiŝkaptista vilaĝo, kiu iĝis sultanlando. Ĝia nomo devenas de la vorto majnilad, kiu laŭlitere signifas "tie ĉi nilad"; nilad estas blanka mangrovo kreskanta grandakvante en la regiono.
En la 16-a jarcento reĝo Sulajman regis Manilon. Li aliancis kun la sultanlandoj Brunei, Ternate kaj Sulu. En 1570 la ejon konkeris hispanoj gvidataj de Martin DE GOITI, mortigante la tutan sultanan korteganaron. En 1571 Miguel LÓPEZ DE LEGASPI ekposedis la urbon nome de la hispana reĝo kaj proklamis Manilon ĉefurbo de la hispana kolonio Filipinoj. En enklavo nomata Intramuros, ĉe la suda bordo de rivero Pasig, hispanoj konstruis fortikaĵon por protekti la koloniiulojn.
Dum la Dua mondmilito, je la 2-a de januaro 1942, japanaj trupoj konkeris Manilon. La 15-an de februaro 1945 usona generalo Douglas Macarthur liberigis la urbon, kaj je la 23-a de februaro ankaŭ la ceteron de la aglomeraĵo. La milito grandparte detruis la urbon, kaj oni rekonstruis ĝin.
En 1975 Manilo kaj la ĉirkaŭaj urboj kuniĝis por formi Metro Manila, por pli bone organizi la rapide kreskantan regionon. Manilo iĝis, post Quezon-Urbo, nova ĉefurbo de Filipinoj.
La aglomeraĵo estas grava kultura kaj ekonomia centro, sed suferas pro troloĝateco, trafikblokiĝoj, malpura vivmedio kaj krimo.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.cityofmanila.com.ph
- http://maps.google.com/maps?ll=14.608383,121.002388&spn=0.166014,0.234180&t=k&hl=en
- http://kvaleberg.com/extensions/mapsources/index.php?params=10_17_N_123_54_E_
- http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html