Lago Bolsena
El Vikipedio
La Lago de Bolsena estas lago en centra Italio, vulkan-kreita antaŭ proks. 300.000 jaroj. Ĝi havas areon de 113,5 km².
Ĝi esta tipe oval-forma kaj sur ĝi oni povas trovi du insulojn (Bisentina kaj Martana). Per sia areo ĝi estas la kvina plej granda lago de Italio. Ĝia alto super marnivelo estas 305 metroj, ĝia plej granda profundo 151 metroj.
La akvon de la lago forfluigas rivero Marta al la Tirena Maro.
La lago situas en provinco Viterbo kaj estas grava turisma celo por ekoturistoj en kelkaj urbetoj ĉe la lago kiaj Bolsena, Montefiascone, Marta, Capodimonte, Valentano aŭ Gradoli.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Informoj kaj fotoj de lago Bolsena (itale)
http://www.navigabolsena.com Naviga informoj (itale)
http://www.tarquinia.net/citta/turismo/aree_protette_saline.asp Komunumo Tarquinia, naturprotektejo
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |