Tirena Maro
El Vikipedio
Maroj > Mediteraneo > Tirena Maro
La Tirena Maro estas parto de la okcidenta Mediteraneo. Ĝi situas okcidente de Italio, inter tiu kaj la insuloj Elbo, Korsiko, Sardio kaj Sicilio. Sudoriente la Markolo de Mesino ĝin ligas al la Ionia Maro.
Ĝia plej profunda loko profundas pli ol 3.700 metrojn, laŭ iuj eĉ 3.785; ĝi situas proksimume en ĝia centro kaj formas regulan triangulon kun Napolo kaj Romo. Ĉe ĝia suda rando, antaŭ la bordo de Sicilio, situas ĉeno da vulkanaj insuloj, la Liparoj.
Ĝia nomo deriviĝas de la helena nomo de antika popolo, la "tirenoj", nomataj ankaŭ etruskoj.