Lauro de Freitas
El Vikipedio
Lauro de Freitas (laŭru djfrejtaz) ( koordinatoj: 12° 54' S, 38° 20' U Mapo loĝantaro: 141 280 (2005) estas municipo kaj urbo de subŝtato Bahio, Brazilo kun areo de 93 kvadrataj kilometroj. Tie estis unue indiĝena vilaĝo nomata "Morro dos Pirambás", poste fondiĝis misiejo "Santo Amaro de Ipitanga" en 1552 sub influo de Francisco Garcia D'Ávila. Dum jarcentoj, la vilaĝo vivis per plantado de sukerkano kaj fabrikado de sukero. En 1930 franca aviadilkompanio Latécoére konstruis tie flughavenon. En 1950 mortis Lauro de Freitas je aviadilfalo, kaj oni sanĝis la nomon de la urbo por omaĝi lin. La municipo tre suferas per ekologiaj problemoj, kiel malpuraj plaĝoj, troa fiŝkaptado, kaj industria poluo. Tie mortis Leopoldo Knoedt en 2000.