Leonid Stadnik
El Vikipedio
Leonid Stadnik (pron. Leonjid Stadnjik) (* 1971 en Podoliantsi) estis en 2004 kun alto de 2,53 metroj, la plej granda homo de la mondo.
Li vivas en la ukraina vilaĝo Podoliantsi kun sia patrino Halina.
La enorma kresko de la viro komenciĝis en lia aĝo de 14 jaroj post cerbooperacio kaj daŭras eĉ hodiaŭ. Li laboris kiel veterinaro (bestkuracisto) en bovobieno, ĝis liaj piedoj frostis vintre, ĉar li ne havis konvenajn vintrajn ŝuojn.
Li famiĝis per dissendo de SternTV, sed li ne listiĝos en la Guinness-libro de rekordoj, ĉar li rifuzis necesan viziton de fakkuracisto.
En 2004, la plej alta homo de la mondo estas oficiale la barata Radhouane Charbib kun alto de 2,36 metroj. La (oficiale) plej alta homo estis en la historio la usonano Robert Wadlow el Alton, Illinois, kiu en 1940 mortis kun korpoalto de 2,72 metroj.