Limeso
El Vikipedio
Tiu ĉi artikolo estas pri la matematika signifo de limeso. Pri la romia lim-fortikaĵo vidu apartan artikolon.
En la matematiko la limeso estas kvanto difinita laŭ certa regulo, kiu varias depende de tio ĉu temas pri limeso de funkcio aŭ limeso de vico, kaj ĉu temas pri limeso ĉe punkto aŭ limeso ĉe infinito.
La intuitiva ideo de ĉiuj tiuj difinoj de limeso estas ke ĝi estas la punkto al kiu iu kvanto alproksimiĝas. Ekzemple la vico (1/n) (do 1, 1/2, 1/3, ...) alproksimiĝas al 0 kiam n "alproksimiĝas" al infinito.
[redaktu] Limeso de vico
La formala difino de limeso de vico estas jena:
Tio signifas en vortoj: Oni povas atingi ĉian proksimecon al la limeso a se oni nur rigardas sufiĉe altajn valorojn de an.