Limigita animacio
El Vikipedio
Limigita animacio (Angle: limited animation) estas produktmaniero de animacio per malpli multaj movigataj bildoj, kompare kun animacio per multaj movigitaj bildoj.
Limigita animacio estis unue praktike uzata de Usona animacio-produktanto UPA.
Teknikoj de limigita animacio estis uzataj dum 1960-aj kaj 1970-aj por produkti amason de malmultekostaj malbonkvalitaj televidaj animacioj. Malgraŭ la malbonkvalito de la animacio, la televido-animacia studio Hanna-Barbera kaj Filmation sukcesis dum tiu ĉi epoko. En frua epoko de Japana animacio animeo, Tezuka Osamu praktike uzis tiun teknikojn por krei Tetsuwan Atom. Limigita animacio estas nun komuna en Japana animacio animeo, interalie en televidaj serioj.
Oni uzas malmultekostigo-teknikon por amasproduktataj animacioj tiel:
- ripete kaj ripete reuzi celuloidojn, fonbildojn kaj seriemontradojn de celuloidoj - animaciistoj nur devas desegni unufojon.
- movigi nur partojn de rorulo: buŝmovo, palpebrumo, brako k.c.
- movigi foto-kadron sur longe desegnata fonbildo dum longa tempo.