Lina Kostenko
El Vikipedio
Lina Kostenko (ukraine Ліна Костенко; naskiĝis en 1930 apud Kievo) - unu el ĉefaj reprezentantoj de ukrainaj poetoj-disidentoj, ankaŭ konataj kiel "ŝestidesjatniki" (ukraine - "homoj de 60-aj jaroj"). En 1936 Lina kun familio translokiĝis al Kievo, kie ŝi finis mezlernejon kaj ekstudis en Pedagogia instituto. Finis Literaturan instituton de Gorkij en Moskvo (1956). La unuaj poemkolektoj aperis en 1957, 1958, 1961. Poste ŝi "eksilentis" por 16 jaroj - komunisma reĝimo simple ignoris la verkadon de la poetino. 1979 - romano en versoj "Marusja Ĉuraj" pri la ukraina popolkantistino de la 18-a jarcento, pro kiu ŝi fariĝis laŭreato de la Ŝevĉenka ŝtata premio (1987). Tradukis el la ĉeĥa kaj la pola.
Honora profesoro de Kijiva Mohila Akademio, Lviva Universitato, Ĉernivca Universitato.
Verkoj estis tradukitaj en multajn lingvojn; esperantigis ŝian verkaron Kris Long kaj Volodimir Pacjurko.