New Immissions/Updates:
boundless - educate - edutalab - empatico - es-ebooks - es16 - fr16 - fsfiles - hesperian - solidaria - wikipediaforschools
- wikipediaforschoolses - wikipediaforschoolsfr - wikipediaforschoolspt - worldmap -

See also: Liber Liber - Libro Parlato - Liber Musica  - Manuzio -  Liber Liber ISO Files - Alphabetical Order - Multivolume ZIP Complete Archive - PDF Files - OGG Music Files -

PROJECT GUTENBERG HTML: Volume I - Volume II - Volume III - Volume IV - Volume V - Volume VI - Volume VII - Volume VIII - Volume IX

Ascolta ""Volevo solo fare un audiolibro"" su Spreaker.
CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ukraina lingvo - Vikipedio

Ukraina lingvo

El Vikipedio

Lingvistiko > Lingvo > Lingvaj Familioj > Hindeŭropa lingvaro > Slava Lingvaro > Orienta slava lingvaro > Ukraina lingvo


Ukraina lingvo estas orienta slava lingvo proksime parenca al la rusa kaj al la belorusa, sed kun multaj rimarkindaj malsamoj kaj kun forta leksika influo de la pola lingvo.

Ukraina lingvo (українська мова / Ukrajins'ka Mova)
Parolata en: Ukrainio, Pollando, Slovakio
Parolantaro: 41 milionoj
El la mondo: 26-a plej parolata lingvo
Genetika
klasifiko:
Hindeŭropa

 Slava
  Orienta slava
   Ukraina

Oficialeco
Oficiala lingvo en: Ukrainio, Transdnisterio (regiono en Moldovio)
Lingvaj kodoj
ISO 639-1 uk
ISO 639-2 ukr
SIL UKR

Enhavo

[redaktu] Historio

Historie, la ukraina lingvo elvenas de la prarusa lingvo parolata inter la Rusjoj (same kiel la belorusa kaj, parte, la rusa). Esploro pri la frua historio de la ukraina lingvo malfacilas pro la manko de ukraina sendependeco. Tial, la plejparto de frua scio pri la lingvo estis influegita de la vidpunktoj de iliaj fremdaj najbaroj. Plej rimarkinde, la rusaj carismaj historiaj skribaĵoj neis la ekziston de aparta ukraina lingvo. Sovetaj skribaĵoj montris ideologion de tri fratecaj orientaj slavaj nacioj. Modernaj entusiasmuloj pri la Rusa Imperio emas agnoski apartecon inter la ukraina kaj la rusa nur dum pli malfruaj periodoj (la 14-a ĝis la 16-a jarcento). Ekde la 1100 j, ukrainaj historiistoj jam vidis apartiĝon inter la lingvo de Kievanoj kaj Rusjoj, ankaŭ nomata la haliĉ-volinia, kaj la lingvo de la miksita finn-ugra/slava nacio al la nordo (Rusio). Kelkaj eŭropaj kaj usonaj lingvistoj akordas. Dum la tempo de la fariĝo de Rutenio (Ukrainio kaj Belorusio) en la Polan komunumon, la ukraina (rusja) kaj la belorusa plene apartiĝis.

La pola lingvo iam forte influis la ukrainan (kaj ankaŭ la belorusan). Dum la plua evoluo de la ukraina, ĝi elprenis kelkajn vortojn el la tatara kaj el la turka. Ukraina kulturo kaj lingvo prosperis dum la 16-a jarcento kaj la unua duono de la 17-a, kiam Ukrainio estis parto de la Pola-Litva komunumo. La ukraina estis ankaŭ la oficiala lingvo de ukrainaj provincoj en la Pola reĝlando. Inter multaj tiamaj lernejoj, la Kieva akademio estis la plej grava, sed la bazaĵo de la ukraina kulturo ne daŭris dum la anarĥio de la Ĥmelnickia ribelo kaj la sekvantaj militoj. La Kievan akademion fine regis Rusio kaj la plejparto de ukrainaj nobeluloj kaj lernejoj ŝanĝiĝis al pollingva uzado. Iom post iom la oficialaj lingvoj de la ukrainaj provincoj en Pollando ankaŭ ŝanĝiĝis al la pola, kaj la rusa parto de Ukraino ofte uzis la rusan.

Post la partigo de Pollando, Aleksandro la 2-a de Rusio malpermesis la ukrainan lingvon en la gazetaro, per la Dekreto de Emso, kiu malhelpis la evoluon de la ukraina lingvo. Dum la sama tempo, en Halicio la ukraina lingvo estis ofte uzata en lernejoj kaj en oficialaj dokumentoj.

Dum la soveta periodo, la ukraina lingvo havis vastan oficialan subtenon. Oni uzis ĝin en lernejoj, gazetoj, radio kaj televido en la Ukraina SSR. Tamen, la registaro konsideris la rusan lingvon kiel pli prestiĝan, tial la rusa iom post iom anstataŭigis la ukrainan.

Ekde 1991, la nune sendependa Ukrainio elektis la ukrainan kiel la solan oficialan lingvon (malgraŭ la fakto ke ĉirkaŭ duono de la loĝantaro parolas denaske la rusan).

[redaktu] Historio de ukraina literaturo

La literaturan ukrainan oni povas dividi en du periodojn: la praukraina (la 14-a ĝis la 18-a jarcento) kaj la moderna ukraina (ekde la fino de la 18-a jarcento). Multaj ekzemploj de la praukraina ekzistas: leĝoj, polemikaj artikoloj, sciencaj traktaĵoj kaj multaj tipoj de fikcio.

Influaj literaturuloj en la evoluo de la moderna ukraina literaturo inkluzivis la filozofon Hryhori Skovoroda, Ivan Kotljarevski, Pantelejmon Kuliŝ, Mikola Kostomarov, Taras Ŝevĉenko, Ivan Franko,Vasil Stefanik kaj Lesia Ukrainka.

[redaktu] Strukturo de la lingvo

[redaktu] Ortografio

La ukraina uzas la ĉi-postan variaĵon de la cirila alfabeto:

Litero IFA simbolo Litero IFA simbolo Litero IFA simbolo
Аа a Іі i Тт t
Бб b Її ji Уу u
Вв v/w Йй j Фф f
Гг ɦ Кк k Хх x
Ґґ g Лл l Цц ʦ
Дд d Мм m Чч ʧ
Ее e Нн n Шш ʃ
Єє je/e Оо o Щщ ʃʧ
Жж ʒ Пп p Юю ju/u
Зз z Рр r Яя ja/a
Ии ɪ Сс s Ьь ʲ

[redaktu] Fonetiko

La ukraina lingvo havas ses vokalojn (a, e, i, ɪ, o, u) kaj unu duonvokalon (j). La kunmetaĵo de j antaŭ kelkaj el la vokaloj estas skribata per unu sola llitero ("ja" = я, "je" = є, "ji" = ї, kaj "ju" = ю). Por skribi la aliajn kunmetaĵojn, oni devas uzi du literojn: йи kaj йо. Йи ekzistas nur en kelkaj dialektoj.

La plejparto de la konsonantoj havas tri eblajn formojn: nepalataligitan, palataligitan kaj longan, ekzemple /l/, /lʲ/ kaj /ll/ aŭ /n/, /nʲ/ kaj /nn/. Ortografie la vokaloj povas palataligi aŭ nepalataligi antaŭan konsonanton. En kelkaj pozicioj, ekzemple ĉe la fino de vorto, speciala simbolo (ь) estas uzata por indiki palataligitan konsonanton. Oni uzas apostrofon por indiki la nepalataligitecon de konsonanto kie normale la sekvanta vokalo palataligus ĝin, kaj ripetas la literon por indiki longecon. Ukrainoj emas elparoli longajn konsonantojn en fremdaj vortoj kiam la literoj estas duoblaj en la fontlingvo, ekzemple la angla aŭ la rusa.

La lingvo ankaŭ havas la fonemojn /ʣ/ kaj /ʤ/ (kiel Esperantaj "dz", elparolata unusone kiel "c", kaj "ĝ"), kiuj ne havas siajn proprajn literojn en la alfabeto kaj estas skribataj per du literoj. Tamen, ili estas unuopaj fonemoj.

La ukraina alfabeto estas preskaŭ plene laŭfonema, sed ĝi havas tri sonojn kiuj ne havas proprajn literojn kaj malsimplajn (sed lerneblajn) regulojn pri palataligeco de konsonantoj de sekvantaj vokaloj.

[redaktu] Gramatiko

[redaktu] Verboj

La ukraina lingvo havas tri verbotempojn: prezencon, preteriton kaj futuron. Ĉiu verbo en la ukraina estas aŭ perfekta aŭ neperfekta. Por esprimi la ideon, ke farado estas finita, oni devas uzi perfektan verbon. Neperfekta verbo ne havas perfektan formon kaj perfekta verbo ne havas neperfektan formon.

Ekzemple, la verbo "писати" (skribi) estas neperfekta verbo. Por esprimi ĝian perfektan formon ekzistas multaj neparencaj verboj, ĉiuj esprimante malsametan aspekton de estas skribinta: "написати", "записати", "переписати", "приписати", "дописати", "списати", ktp.

En la prezenca kaj futura verbotempoj, oni konjugacias verbojn laŭ persono kaj pluraleco. Aliflanke, la preterita (pasinta) verbotempo indikas genron anstataŭ personon, kiel ankaŭ en la rusa.


[redaktu] Gramatika komparo kun la rusa

La rusa о ofte signifas ukrainan і, kiel en "под/під" (pod/pid) 'sub'. Tiu distingo okazas ankaŭ kiam oni deklinacias ukrainajn vortojn, kiel "рік" (rik, nominativo): "році" (roci, lokativo) 'jaro'. Plue, la litero "г" signifas malsamajn konsonantojn en la rusa kaj la ukraina. Ukraina "г" similas al la Esperanta sono "h", sed la rusa "г"-sono similas al "g". La sono elparolata tiel estas unu el la distingaj trajtoj de Ukrainoj kiam ili parolas la rusan.

La ukrainaj kazaj sufiksoj estas iom malsamaj ol la rusaj, kaj la vortaro enhavas multajn vortojn el la pola. La rusa "на первом этаже" (na pjervom etaĵe) 'en la unua etaĝo' estas deklinaciita prepozicionkaze. La sama esprimaĵo en la ukraina estus "на першому поверсі" (na perŝomu poversi). -Ому (-omu) estas la norma lokativa (= prepozicionkaza) sufikso, sed variaĵo -ім (-im) estas komuna en dialektoj kaj en poezio, kaj estas oficiale gramatika. La "х" en la vorto "поверх" (poverĥ) ŝanĝiĝis pro la influo de la vokalo "і". La litero "к" estas simile ŝanĝiĝema silabfine).

[redaktu] Nuna uzado

La ukraina lingvo nun ekprosperas post longa periodo de premo kaj senprestiĝeco. Kvankam estas almenaŭ 50 milionoj da ukrainoj tra la mondo, inkluzive ĉirkaŭ 38–39 milionoj en Ukrainio (tri kvaronoj de la tuta ukrainaro), nur en okcidenta Ukrainio oni komune uzas ĝin. En Kievo kaj centra Ukrainio la rusa estas la lingvo de preskaŭ ĉiu urbano, kvankam ja estas ekŝanĝo al la ukraina; en orienta Ukrainio, la rusa estas ankoraŭ la ĉefa lingvo kaj kelkaj personoj parolas rusigitan variaĵon de la ukraina (t. n. "surĵik"). En Krimeo la ukraina estas preskaŭ neniam uzata. Uzado de la ukraina lingvo en Ukrainio verŝajne plialtiĝos, ĉar la kampara loĝantaro (preskaŭ ĉiu kamparano ankoraŭ parolas la ukrainan) migras al la urboj, kaj la ukrainlingva uzado tial vastiĝos trans centran Ukrainion.

La ukrainan parolas ankaŭ granda elmigrintaro, speciale en Kanado kaj Brazilo (ĉirkaŭ 300.000). La unuaj anoj de tiu elmigrintaro ĉefe elvenis de Galicio — regiono, kiu estis parto de Aŭstri-Hungario antaŭ la Unua mondmilito, kaj inter la mondmilitoj apartenis al Pollando. Ilia vortaro montras iom malpli da rusa influo ol la moderna lingvo en sendependa Ukrainio — por la vorto "magazeno" ili eble preferus la formon "крамниця" (kramnicja) kaj ne "магазин" (mahazin) (de la rusa "магазин", origine el la franca, samkiel la Esperanta vorto). En Ukrainio, "магазин" estas multe pli komuna ol "крамниця", kiu arĥaismiĝas.

Wikipedia
Vidu la artikolojn de la



Lingvo
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj
Dosiero:Ikono_tero_malgranda.png Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert



Slava lingvaro
Okcidentslavaj: ĉeĥo-slovakaj (ĉeĥa lingvo | slovaka lingvo | knaana lingvo) | soraba lingvo (suprasoraba lingvo | malsuprasoraba lingvo) | leĥikaj lingvoj (pola lingvo | pomoria lingvo (kaŝuba lingvo | slovena lingvo) | polaba lingvo)
Sudslavaj: okcidentaj slavaj lingvoj (serbokroata lingvo (kroata lingvo | serba lingvo | bosnia lingvo | montenegra lingvo) | slovena lingvo) | orientaj sudslavaj lingvoj (makedona lingvo | bulgara lingvo | malnovslava lingvo)
Orientslavaj: belorusa lingvo | ukraina lingvo | rutena lingvo | rusa lingvo

Static Wikipedia (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu