Lingvopolitiko
El Vikipedio
Lingvopolitiko estas la "tuto de tiuj paŝoj kaj aranĝoj de iu, ŝtato, potenco aŭ institucio, per kiuj lingvouzo estas ... celkonscie regulata, influata" (Imre Szenes)." Ekzistas intima ligo inter la nocioj "lingvopolitiko" kaj lingvoplanado.
Frua ekzemplo de lingvopolitika ago flanke de eŭropa nacia ŝtato estis la edikto de la franca reĝo Francisko la 1-a per kiu li en la jaro 1539 deklaris la francan oficiala lingvo. Tiu edikto forpuŝis kaj la latinan kaj ĉiujn regionajn popolajn lingvojn krom la pariza (korta) lingvo (kiu ekde tiam estis la oficiala).
Dum la lastaj jarcentoj de la dua jarmilo iuj ŝtatoj kaj organizaĵoj pli kaj pli influis la lingvouzon en aliaj landoj. Oni do parolas ankaŭ pri internacia lingvopolitiko apud naciaj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.olf.gouv.qc.ca
http://www.ofis-bzh.org
http://www.bwrdd-yr-iaith.org.uk
http://www.bord-na-gaidhlig.org.uk/gaidhlig