Diskuto:Listo de umikinoj de James Bond
El Vikipedio
Eble pli bona titolo: "Listo de rolulinoj en James Bond filmoj" -- Yekrats 14:26, 1. Feb 2006 (UTC)
Tre longa! Ĉu ne James Bond-inoj ne stas esperante korekta? --Internaciulo 14:39, 1. Feb 2006 (UTC)
Se oni aldonas la sufikso "ino" je vira vorto, ĝi estiĝos ina vorto, ĉu jes? Ĉu James Bond nun estas transgenrulo? Bond-ino ŝajnas al mi ina versio de Bond. -- Yekrats 18:59, 1. Feb 2006 (UTC)
- Jes ja, sed tiel, poste oni povos krei "liston de viraj rolulinoj de vira James-Bondino" ĉu ne? Ĉu vi ne estas kontraŭ seksismo?Roberto 19:26, 1. Feb 2006 (UTC)
Kio estas "umikinoj"?
- Koramikinoj.
- Ĉu vere?
umiko, ĉu li seksumis kun ĉiuj?
- Laŭ mia kompreno pri Bond-filmoj, jes. (Eĉ se oni ne ĉiam tion rekte vidas.) La Bond-aj rilatoj kun virinoj ĉiam estas forte erotikaj. Nur malofte mi vidis en tiuj filmoj "kor-amikecon" en la propra senco de tiu vorto: lanta romantiko, "kor-ĉe-koro" kaj "man-en-mano" kiel du geamikoj kaj eble io pli... Miaopinie ĉi-kaze umik(in)o estas tute trafa vorto. Bab 19:47, 7. Mar 2006 (UTC)
Multajn da ĉi tiuj rolulinoj Bond neniam umis! Kia malbonega titolo! Mi ankoraŭ preferas "Listo de rolulinoj en James Bond-aj filmoj" aŭ simila. -- Yekrats 20:03, 7. Mar 2006 (UTC)
- Do, bone, vi ŝajne spektis pli da Bond-filmoj ol mi! :-)
- Sed estas multaj rolulinoj en James Bond-aj filmoj. Jen ne temas pri iu ajn rolulino, sed ĝuste pri tiu specifa ino, kies koron fine de la filmo konkeras Bond. Do, eble "Listo de antagonistinoj de James Bond"? Bab 20:22, 7. Mar 2006 (UTC)
-
- Mi pensas tion senutilaĵo.Roberto 04:56, 8. Mar 2006 (UTC)