Locarno
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Svislando > Tiĉino > Locarno
Locarno (prononcu:[loKARno]) estas urbo en la svisa kantono Tiĉino. Ĝi situas ĉe la lago Lago Maggiore. En la apuda vilaĝo Orselina estas telfero per kiu oni povas alsupri al la monto Cardada.
[redaktu] Kelkaj informoj
- areo: 19,4 km².
- geografia situo: 46°10'N; 8°48'E Mapo
- enloĝantoj: 14.469 (2004-12-31)
- alteco: 200m
[redaktu] Interesaĵoj
Ĝi estas grava historia loko pro la Traktatoj de Locarno en 1925.
La sanktejo Madonna del Sasso en Orselina sur altaĵo estas fama vidindaĵo.
Ĉiujare okazas la Internacia filmfestivalo de Locarno en la monato aŭgusto en la urbocentro ĉe la placo Piazza Grande.
El arkitektura vidpunkto estas multaj interesaĵoj: belaj malnovaj konstruaĵoj kaj samloke kelkaj ekzemploj de moderna arkitekturo.