Traktatoj de Locarno
El Vikipedio
La traktatoj de Lokarno aŭ „Interkonsentoj de Locarno” estas 7 interkonsentoj, kiujn oni pritraktis en konferenco, en la svisa Locarno inter la 5-a ĝis 16-a de oktobro en 1925. Ĝi estis subskribita la 1-an de decembro kaj ekvalidis la 10-an de septembro en 1926 per aliĝo de Germanio al la Ligo de Nacioj. La traktatoj certigis la okcidentajn limojn de Germanio.
La konferencion partoprenis reprezentantoj de Britio, Francio, Germanio, Italio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Pollando. Usono ne reprezantis sin, sed en la fono influis la okazojn.
La plej grava akceptita traktato de la konferenco estas la „Rejna Pakto”, en kiu la koncernataj landoj rekonis la limdifinojn de la Packontrakto de Versailles, rilate la germanajn-francajn kaj belgajn-germanajn limojn. Garancion donis pri la netuŝebleco de la limoj Britio kaj Italio. La kontraktantaj partneroj devigis sin por pluteno de la rejna malarma zono.
La limrekono ne entenis la rekonojn de la orientaj limoj, tiel ĝi estis ioma malvenko por Francio. (legu ankaŭ Berlina Traktato de 1926, kiu estis interkonsento pri netralaso de francaj trupoj, se okazas milito inter Pollando, Ĉeĥoslovakio kaj Sovetunio.
La celo de la traktatoj estis normaligi la kontaktojn al Germanio, kiu en 1922 traromis la izolan muron per Traktato de Rapallo, en kiu Germanio kaj Sovetunio rekonis unu la alian.
La germanaj politikaj ekstermuloj kontraŭis la traktatojn. La maldekstruloj vidis en ĝi aliancon kontraŭ la Sovetunio.
La nazioj en 1933 okupis la rejnan malarman zonon, tiel neglektis la traktatojn. Germanio oficiale malvalidigis la traktatojn en 1936.