Loire (departemento)
El Vikipedio
Loire (42) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Rodano-Alpoj |
Prefektejo : | Saint-Étienne |
Subprefektejoj : | Montbrison Roanne |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
728 524 loĝantoj 152 loĝantoj/km² |
Areo | 4 781 km² |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 40 |
Komunumoj | 327 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Pascal Clément |
Situo en Francio | |
Loire [lŭar] estas unu el la ok departementoj de la franca regiono Rodano-Alpoj. Nomita laŭ la samnama rivero, ĝi etendiĝas sur 4 774 km² kaj havas 728 524 enloĝantojn. La ĉefurbo estas Saint-Étienne (180 210 loĝantoj). La departemento Loire havas du subprefekturbojn : Roanne (38 896 loĝantoj) kaj Montbrison (14 589 loĝantoj). Ĝi tute enhavas 327 komunumojn.
Arbaroj kovras 60% de la teritorio de Loire, kiu krome konsistas el montetoj kaj la valo de la rivero Loire, kiu trafluas ĝin. La montoj de Forez kaj de Pilat ankaŭ estas karakterizaj de la pejzaĝoj de tiu departemento (plej alta loko : 1640 metroj).
Agrikulturo (precipe bredado) ne estas la ĉefa okupado de la laborantaro. Industrio ludas ĉi tie la plej gravan rolon. Minejoj longtempe okupis la unuan lokon, sed iom post iom malaperis, kaj estis anstataŭigitaj de pli modernaj industrioj (novaj teknikoj, teksaĵ-fabrikado, mekanikaj industrioj...). Malgraŭ ĉio la departemento ne estas sufiĉe dinamika por allogi laborantojn kaj industriojn, kaj la senlaboreco restas bedaŭrinde alta.
Turismo: ekskursado aŭ skiado en la montoj de Pilat, kulturaj vizitoj en la vilaĝoj aŭ kasteloj de Sury-le-Comtal aŭ la Bastie-d'Urfé, la monaĥejo de Charlieu, la prahistoriaj lokoj kiel Le Saut du Perron aŭ la rokego de la Caille. ban-urboj : Sail-les-Bains kaj Montrond-les-Bains.