Loka Grupo
El Vikipedio
La Loka Grupo estas aro de dudekumo da galaksioj inter kiuj troviĝas Lakta vojo, galaksio nia. Ties diametro estas proksimume 7 milionoj da lumjaroj.
Oni kredas ke la ano de ĉi tiu grupo kunligiĝas per gravito, kaj tial la aneco al ĝi reprezentas realan fizikan ligon kaj ne hazardan geometrian strukturon. La plejparto (ĉ. 95%) de la videbla maso troviĝas en la Lakta vojo kaj la Andromeda nebulo, la aliaj anoj estas multe pli malgrandaj aŭ eĉ nanaj galaksioj. La anoj de la Loka Grupo formas galaksiaron preskaŭ elipsoforman.
La Loka Grupo estas parto de la Virgulina supergalaksiaro, kiu nomiĝas laŭ la Virgulina galaksiaro en sia centro. Al tiu moviĝas la Loka Grupo.