Louis Althusser
El Vikipedio
Louis Pierre ALTHUSSER (16-a de oktobro 1918 - 23-a de oktobro 1990) estis marksista filozofiisto. Li naskiĝis en Alĝerio kaj studis en la bonfama École Normale Supérieure en Parizo, kie li poste fariĝis profesoro pri filozofio. Li estis fronta defendanto de la Franca Komunista Partio kaj liaj argumentoj estis respondo kontraŭ multaj minacoj al la ideaj fundamentoj de tiu socialisma projekto. Lin influis kaj empiriismo (kio tiutempe ekinfluadis marksismajn socisciencon kaj ekonomion) kaj kreskanta intereso de humanismaj kaj demokratisocialismaj tendencoj (kiuj tiam ekapartigis la eŭropajn Komunistajn Partiojn). Althusser estas ofte menciata kiel strukturalista marksisto, kvankam lia rilato kun aliaj skoloj de franca strukturalismo ne estas simple parenceca.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.