Ludoviko Sforza
El Vikipedio
Ludoviko Sforza kromnomita la Moro (itale Ludovico Sforza il Moro; naskiĝis la 27-an de julio 1452 en Vigevano, Italio, inter Milano kaj Pavio; mortis la 27-an de majo 1508 en Loches, Francio) estis itala nobelo kaj duko de Milano.
Li estis mecenato de Leonardo da Vinci, Luca Pacioli, Bramante kaj aliaj artistoj kaj sciencistoj.
Li edziĝis al Beatrice d'Este kaj estis patro de Maximilien Sforza.