Lugo (provinco)
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Galegio
Lugo estas kaj la plej granda kaj la malplej dense enloĝata el la galegaj provincoj. Ĝi limas norde kun la Kantabra Maro, okcidente kun A Coruña kaj Pontevedra, sude kun Ourense, oriente kun Asturio kaj León. La ĉefurbo nomiĝas ankaŭ Lugo, kaj inter la ceteraj gravaj urboj troviĝas Monforte, Viveiro, Ribadeo, Vilalba, Sarria, Chantada kaj Mondoñedo.
Ĉefrivero estas Miño, kiu trafluas ankaŭ Ourense kaj igas naturan limon inter Pontevedra kaj Portugalio. Ĝi almariĝas en Atlantikon.