Lugoj
El Vikipedio
Lugoj (hungare: Lugos, germane: Lugosch) estas urbo en Rumanio ĉe la okcidenta piedo de Montaro Poiana Ruscă laŭ la du bordoj de rivero Timiş sudoriente de Timişoara.En 1910 ĝi havis 19 mil 818 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 5o mil 939 el kiu pli ol 80% estis rumanoj. Ĝia unua skriba menciaĵo datiĝas el 1334. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Krassó-Szörény vármegye). De la 16-a jarcento estas unu el la gravaj rumanaj kulturaj centroj en Transilvanio. Administreapartenas al ĝi Tapia, Măguri.
[redaktu] Renomaj personoj
- Eftimiu Murgu, filozofo.
- Timotei Popovici (Caraş-Severin, 20-a de aŭgusto 1870 - 11-a de julio 1950) rumana komoponisto
- Béla Lugosi (20-a de oktobro 1883 - Los Angeles, California, Usono, 16-a de aŭgusto 1956), filmaktoro Retejo
- Coriloan Brediceanu, politikisto.
- Tiberiu Brediceanu (20-a de marto 1877 - Bukareŝto, 19-a de decembro, 1968]]) rumana komponisto.
- J. Popovici Bănăţeanu, verkisto.
- Victor Vlad Delamarina, verkisto.
- Ion Vidu (Mânerău, 17-a de decembro 1863 - Lugoj, 7-a de februaro 1931)
- Filaret Barbu (16-a de aprilo 1903 - Timişoara, 31-a de majo 1984) rumana operetkomponisto
- Traian Grozăvescu (21-a de novembro 1895 - Vieno, 15-a de februaro 1927) operkantisto.
- Elemér Jakabffy (17-a de majo 1881 – Satu Mare, 19-a de majo 1963) hungara malplimultnacia politikisto, publicisto, lokhistoriisto
- Ciupe AUREL, pentristo.
- György Szántó (1893-1961), hungara verkisto tie abiturientiĝis.
- György Kurtág, komponisto.
- Zsolt Papp Attila (1979) poeto, radaktoro de ĵurnalo Krónika.