Lum-Elsenda Diodo
El Vikipedio
Elektrotekniko kaj Elektroniko > Lum-Elsenda Diodo
Lum-Elsenda Diodo (LED) estas duonkonduktanta aparato, kiu elsendas malkoheran optikan radiadon, kiam biasita en la antaŭa direkto. La koloro dependas je la uzita materialo, kaj povas estis videbla aŭ infraruĝa.
LED-oj havas multajn uzojn. Videblajn LED-ojn oni uzas kiel indikilojn sur multaj specoj da elektronikaj aparatoj kaj en movant-mesaĝaj paneloj. Infraruĝajn oni uzas en telekomandaj aparatoj por elsendi la signalojn.
Inkandeskaj aŭ gas-elektraj lumsistemoj estas malalte efikaj kompare kun LED-oj, do ekzistas eblo ŝpari per uzi LED-ojn.
Lastatempa progreso estas la kreado de LED-oj, kiuj povas elsendi bluan lumon. Oni povas uzi bluajn LED-ojn kune kun jam ekzistantaj ruĝaj kaj verdaj LED-oj por krei blankan lumon.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://invention.smithsonian.org/centerpieces/quartz/inventors/biard.html
http://www.nichia.co.jp
http://www.oksolar.com/led/led_color_chart.htm
http://www.nichia.com
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |