Lvovo
El Vikipedio
Lvivo, aŭ ĝis 1990 laŭ la rusa kaj pola formoj Lvovo (ukraine: Львів - Lviv, ruse: Львов - Lvov, pole: Lwów, latine: Leopolis, germane: Lemberg) estas urbo en okcidenta Ukrainio kun 830.000 enloĝantoj aro. Ĝi estas la administra centro de la Lviva provinco (oblast') kaj ĉefa kultura centro de Ukrainio.
La urbo estas la sidejo de multe da industrioj, superaj lernejoj Lviva Universitato "Ivan Franko", Nacia Universitato "Lviva Politekniko"), filharmonia orkestro, kaj la Lviva teatro pri opero kaj baleto. La historia urbcentro estas Monda Kulturheredaĵo de Unesko. En Lvivo estis la unua Esperanto-Grupo de Pollando de 1906.
Enhavo |
[redaktu] Esperanto en Lvovo
- Helena Hempel kaj Stanislavo Lazica propagandis Esperanton tie.
- En Lvovo mortis Stefan Miĥolalski kaj Aleksandr Koroleviĉ.
- Franz Zwach iĝis Esperantisto en Lvovo.
- Lvovo estas naskiĝurbo de Paro Fels kaj Vlado Jukl.
[redaktu] Historio
La urbo estis fondita en la 13-a jarcento fare de la princo Danilo Halickij de la dukio de la Rutenoj de Galicio-Volinio; li ĝin nomis laŭ sia filo, Lev (antaŭnomo, kiun oni povas traduki per Leono). Ĝi anstataŭis Haliĉ kiel ĉefa urbo de la regiono.
Kvankam la unua mencio en la kronikoj datiĝas de 1256, arkeologiaj serĉadoj montris, ke estis iaj barakaroj jam en la 6-a jarcento. Ĉe la komenco de la historio la regiono estis enkorpigita en Grandmoravion, poste ĝi fariĝis pridisputata loko inter du naskiĝantaj ŝtatoj: Pollando dum la reĝado de Mjeŝko la 1-a, ĉefo de la Polanoj, kaj Kjevio. Oni opinias, ke Mjeŝko estris la regionon inter 960 kaj 980. Laŭ la kroniko de Viktor, en 981 ĝi estis konkerita de Volodimir la Granda, grandprinco de Kievo.
En 1323 finiĝis la Romanoviĉa dinastio, loka branĉo de la Rjurika dinastio. La urbo ekapartenis al la heredinto de la Romanoviĉa dinastio (per lia patrino), Boleslaso de Mazovio (same per sia patro heredinto de la Pjasta dinastio). Li sin nomis Jurij kaj adoptis la grekan ortodoksan religion de la Kievianoj, sed li ne ricevis la subtenon de la nobeluloj, kiuj lin venenis.
[redaktu] Ĝemela urbo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.city-adm.lviv.ua
http://www.lwow.com.pl
http://www.lvivbest.com
http://www.railway.lviv.ua
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |