Malgranda pluvio
El Vikipedio
Malgranda pluvio | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Charadrius dubius |
La Malgranda pluvio, Charadrius dubius , estas eta, fortika kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.
Enhavo |
[redaktu] Aspekto
Plenkreskuloj estas 15 cm longaj, pezas nur malpli ol 50g kaj havas enverguron de 42-48 cm. Ili havas grizbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun nigra larĝa -ĉefe antaŭe- kolstrio. Ili havas brunan kronon, blankan fronton, nigran maskostrion ĉirkaŭokula kaj dudirekte kaj pli mallarĝe sub kaj sur la blanka fronto. La blanka strio -inter la fronto kaj la malantaŭokulo- kiu ĉe la Granda pluvio estas interrompita de la okulo, en la Malgranda pluvio, Charadrius dubius estas neinterrompita kaj superokula. La beko estas mallonga kaj malhela, preskaŭ nigreca, escepte malhelflava parto ĉebaze. La kruroj estas karnokoloraj kaj la fingroj estas iome retecaj, simile al Duonreta pluvio, kiu havas la tri fingrojn iom retecajn kaj ankaŭ pli mallarĝan brustan strion. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, makulbrunaj dorse, kun neplena brusta strio ĉu pli bruna ĉu ne tiom larĝa; ili similas iom al Marborda pluvio.
Tiu specio diferenciĝas disde la pli granda Granda pluvio pro krurokoloro, kapobildo kaj havo de videblega flava okulringo kontrastebla en la nigra makulo. Dumfluge kaj male al Granda pluvio ne videblas blanka strio ĉeflugile.
[redaktu] Medio kaj disvastiĝo
La medio de tiu specio estas malferma planko en akvobordoj, proksime de freŝa akvo, de Eŭropo kaj okcidenta Azio, sed ankaŭ orienta Azio, escepte la ĉinaj ebenaĵoj kaj entute la nordaj regionoj kie bredas la Granda pluvio. Tiu specio fakte dispartigas la kontinenton kun Granda pluvio kiu bredas pli norde en la lokoj kie ne nestas la Malgranda pluvio.
La Malgranda pluvio, Charadrius dubius , estas migrantaj birdoj kiuj vintras en Afriko.
[redaktu] Bredado
Ili faras neston surplanke en malferma zono kun malmulta aŭ nenia planto. La masklo gratas truon en sablo aŭ inter ŝtonoj post pariĝadaj ceremonioj. La ino demetas kvar ovojn; eble dufoje samjare en sudaj regionoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum iom malpli ol unu monato. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post tri semajnoj.
[redaktu] Kutimoj
Se eventuala predanto alproksimiĝas ĉeneste, plenkreskuloj forkuras atentigante la fremdulon ŝajnigante, ke ĝi havas vunditan flugilon aŭ kruron. Kompreneble kiam la fremdulo estas sufiĉe for -kaj nur tiam- la pluvio forflugas facilege.
Tiuj birdoj manĝas en kotaj partoj, tajdaj ebenaĵoj kaj kamparo ĉefe laŭ vido. Ili kuras, haltas kaj manĝoplukas. Ili manĝas insektojn, krustulojn, araneojn kaj vermojn.
Ili vivas ĝis 10 jaroj.
Temas pri protektita specio.
[redaktu] Bildaro
[redaktu] Referencoj
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Malgranda pluvio Bilda dokumentaro