Mallongbeka ansero
El Vikipedio
?Mallongbeka ansero Konserva statuso: Malplej zorgiga |
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Anser brachyrhynchus Baillon, 1834 |
Mallongbeka ansero (Anser brachyrhynchus) estas birdo el la anasedoj, kun grando de 60-75 cm. Ĝi estas malpli granda ol la fabansero.
[redaktu] Aspekto
La kapo estas tre malhela, la dorso estas blugriza, la malgranda beko estas rozkolora kaj nigra, la kruro rozkolora.
La konduto kaj flugo similas al tiuj de blankfrunta ansero, la voĉo estas melodia 'ang-ang, pli alta ol tiu de la fabansero.
[redaktu] Vivloko
Kiel ĉe la griza ansero, sed ĝi pli ofte vizitas agrojn. Ĝi nestas kolonie sur rokaj montaj deklivoj, rivervaloj aŭ sur la senkaŝa tundro.