Managua
El Vikipedio
Managua estas ĉefurbo de Nikaragvo.
Fondita en la 16-a jarcento, ĝi estas ĉefurbo de la lando ekde 1858, kaj estis grandparte detruita en 1931 kaj la 23-an de decembro 1972 pro tertremoj. Ĉiufoje ĝi estis rekonstruita ĉirkaŭ la malnova centro, la hodiaŭa 'Areo monumental', (la kvartalo ĉirkaŭ la ruinoj de la katedralo, la nacia palaco, la teatro Ruben Dario kaj la nova prezidanta palaco). Uragano Mitch kaŭzis tamen en la jaro 1998 denovan detruon.
Pro redetruado, la ĉefurbo de Nikaragvo hodiaŭ ne havas centralecon, kaj sekve - ankaŭ pro krima danĝero - ĝi ne tre rekomendiĝas por turistoj sen gvido. Krome, multaj stratoj ne havas nomojn kaj stratkondiĉoj tre varias.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.