Nikaragvo
El Vikipedio
Nikaragvo (hispane Nicaragua, elparolate Nikaragŭa, en Esperanto ankaŭ skribite Nikaragŭo - pli fidele al la originala skribo kaj elparolo) estas lando en Centra Ameriko.
|
|||||
Nacia Moto: Pro Mundi Beneficio | |||||
Nacia Himno: Salve a ti | |||||
Ĉefurbo • Loĝantaro • Koordinatoj |
Managvo 1 723 100 (2004) 86°16′W |
||||
Oficialaj lingvoj | hispana¹ | ||||
Politika sistemo | Respubliko Daniel Ortega |
||||
& |
El Hispanio la 3-an de novembro de 1821² |
||||
Surfaco • Entute • % akvo Landlimoj Marbordo |
129 494³ kv km 2,9% 1.231 km 910 km |
||||
Loĝantaro • Entute • Denseco |
5 128 517 (2005 est.) n/d |
||||
MEP (PPA) • Entute • pokapa MEP |
n/d |
||||
Valuto | Cordoba | ||||
Tempozono • somere |
UTC-5 UTC-5 |
||||
Interreta Kodo | .ni |
||||
Telefona Kodo | +505 |
||||
Radiofona Prefikso | n/d | ||||
ISO Kodo | |||||
Membro de: UN | |||||
Enhavo |
[redaktu] Ĝeneralaj informoj
- Landkodo: NI.
- Kredantoj: plejparte katolikoj.
- Eksporto: kafo, kotono, sukero, viandaĵo, banano.
- Pokapa MEP: 380 $.
- Organizoj: UNO (1945), OAŜ
[redaktu] Geografio
Nikaragvo situas en Centra Ameriko, kun bordoj en la Pacifika Oceano kaj la Kariba Maro.
La plej multo de la loĝantaro troviĝas en la okcidenta regiono, kie situas la ĉefurbo Managvo, kaj la du ĉefaj urboj Leono kaj Granado. En tiu parto troviĝas ankaŭ du grandaj lagoj: Lago de Managvo kaj Lago de Nikaragvo.
Nikaragvo organiziĝas en 15 Departementoj, kies nomoj kaj ĉefurboj (krom se la nomoj estas la samaj) estas:
- Nova Segovio (Nueva Segovia), ĉefurbo Okotalo (Ocotal)
- Madrizo (Madriz), ĉefurbo Somoto
- Estelio (Estelí)
- Ĉinandego (Chinandega)
- Leono (León)
- Managvo (Managua)
- Masajo (Masaya)
- Karazo (Carazo), ĉefurbo Ĥinotepeo (Jinotepe)
- Granado (Granada)
- Rivaso (Rivas)
- Ĉontaleso (Chontales), ĉefurbo Ĥuigalpo (Juigalpa)
- Boako (Boaco)
- Matagalpo (Matagalpa)
- Ĥinotegao (Jinotega)
- Río San Juan, ĉefurbo San Carlos
Ekzistas ankaŭ du Aŭtonomaj Regionoj:
- Norda Atlantiko, ĉefurbo Bilwi aŭ Puerto Cabezas
- Suda Atlantiko, ĉefurbo Bluefields.
La departementoj kaj aŭtonomaj regionoj dividiĝas en municipoj, da kiuj estas nun 153.
Vidu ankaŭ:
[redaktu] Historio
Nikaragvo estis koloniigita de Hispanio en 1524. Ĝi sendependiĝis en 1821 kaj fariĝis parto de la Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko. Ĝi apartiĝis poste, kaj fariĝis tute sendependa en 1854.
Ĝi tamen estis tre influita de Usono, kiu intervenis en la politika vivo. Dum iom da tempo eĉ prezidento estis usona aventuristo William Walker en 1856.
Poste estis tridek jaroj de konservativa regado, ĝis kiam liberala José Santos Zelaya prenis povon en 1893. Usono denove gvidis ribelon en 1909, inter alie por favori la konstruadon de centramerika kanalo, kaj okupis la landon de 1912 ĝis 1933.
Dume, Augusto César Sandino gvidis gerilan lukton kontraŭ la usona okupado de la lando. Li estis murdita de Alejandro Somoza García, kiu prenis la povon en 1936.
Dum la meza 20-a jarcento la lando estis gvidata de familio Somoza (patro kaj filoj), kontraŭ kiu luktis la Frente Sandinista de Liberación Nacional (FSLN, Sandinista Fronto de Nacia Liberiĝo), politika organizaĵo de maldekstra tendenco kreita en 1962.
Tiu lukto estis nomita nikaragva revolucio kaj finiĝis per la eniro de la ribeluloj en Managvon en 1979 kaj la ekziligo de la diktatoro Anastasio Somoza Debayle. La sandinistoj prenis la povon, en koalicio kun aliaj opoziciaj fortoj, kaj post demokrataj voĉdonoj en 1984 la gvidanto de la organizo Daniel Ortega fariĝis la prezidento, kun la verkistoj Sergio Ramírez kiel vicprezidento kaj Ernesto Cardenal kiel Ministro de Kulturo.
La nova registaro suferis la kontraŭstaron de la Usona registaro, gvidata de konservativa Ronald Reagan, kiu timis eblan influon de la kuba revolucio. Ĝi organizis kontraŭrevoluciulan militistaron, nomatan contra (de kontraŭrevoluciularo).
La malbonega heredata ekonomia situacio, la usona blokado kaj la propraj eraroj kondukis al forta ekonomia krizo. Post nova balotado en 1990, venkis la opozicia kandidato Violeta Barrios, vidvino de ĵurnalisto Pedro Chamorro, murdita de la reĝimo de Somoza.
De tiam la balotoj plu okazas regule, kvankam la grado de korupteco estas alta kaj la malriĉeco estas unu el la plej grandaj de la tuta Ameriko.