Margrethe Caroline Noll
El Vikipedio
Tiu-ĉi artikolo tiras informon el Enciklopedio de Esperanto.
Margrethe Caroline NOLL, danino, estis instruistino, sekretariino, post librotenisto: Naskiĝis en la 22-a de majo 1874 en Kopenhago. Esperantisto de oktobro 1907, de tiam aktive partoprenas en la propagando kaj organizado, precipe per instruado, paroladoj, skribado en gazetoj. Ĉefa gvidinto de la kontraŭ-idista movado en Danujo. Iniciatis kaj partoprenis starigon de diversaj Esperanto-societoj. Prezidantino de CDEL, 1916-1919, prezidantino de SDE de 1922 ĝis ĉirkaŭ 1935. Kunlaboranto de Esperanto-gazetoj. Sekretariino de Vegetara Ligo Esperantista. Aŭtoro de lernolibro.