Mariano Mojado
El Vikipedio
Mariano MOJADO (moĥado) estis hispana pastro, tre aktiva hispana esperantisto.
Li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la Hispana Esperanto-Asocio, kun militisto Julio Mangada Rosenörn. Prezidanto de HEI. Li gvidis diversajn kursojn kaj faris multajn radioparoladojn pri Esperanto.
Li estis Lingva Komitatano.
Li forpasis en Madrido en 1935.
La unua versio de tiu ĉi artikolo estis prenita de la Enciklopedio de Esperanto (EdE en ekstera arkivo). |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.