Mark Twain
El Vikipedio
Mark TWAIN [mark tŭejn] estas plumnomo de la Usona aŭtoro Samuel Langhorne CLEMENS [SEMjul lengorn klemenz] (naskiĝis la 30-an de novembro 1835 - mortis la 21-an de aprilo 1910. Twain naskiĝis en Florida, Misurio.
Kiel junulo li interalie laboris profundec-mezuriste sur la rivero Mississippi, kaj de tiu-labora ĵargono li prenis sian plumnomon ("mark one", "mark twain" = "marko unu", "marko du"; pri markoj sur la profundec-mezurilo). Twain mem rakontas en la Vivo ĉe Misisipo, ke la pseŭdonomon li transprenis de la maljuna kapitano I. Sellers, kiu sub tiu nomo publikigis siajn rememorojn pri la rivero kaj kiun Clemens kiel junulo ofendis per malice sarkasma artikolo. Post la morto de la kapitano li volis rehonorigi la pseŭdonomon. Twain rekonatas kiel fama kaj popolkara humuristo, ĉefe pro sia serio da libroj pri fikciulo Tom Sawyer. Jam klasikaĵas liaj "Tom Sawyer" kaj "La Aventuroj de Huckleberry Finn" (The Adventures of Huckleberry Finn).
Twain ekis aŭtore per humurecaj versetoj, sed finis kiel morna, preskaŭ profana kronikisto pri homaj vaneco, hipokrito kaj murdemo. Mez-vivovoje per "Huckleberry Finn" li kombinis riĉan humuron, potencan rakontteknikon kaj soci-kritikon kiel preskaŭ nenie trovebla aliloke en la monda literaturo.
Enhavo |
[redaktu] Mark Twain kaj Esperanto
Kiam al tiu ĉi mondfama aŭtoro S. L. Clemens, nomata Mark Twain, skribis tradukinto de lia bonhumora rakonto, petante permeson publikigi la tradukon, estis ricevita jena angle skribita respondo: „Se mi estus pli juna je kelkaj jaroj, mi lernus tiun lingvon. Eventuale mi lernus ĝin eĉ nun, se mi estus certa, ke ĝin parolas la anĝeloj.“
[redaktu] La verkoj de Mark Twain
- The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County (Glorfama saltorano el la distrikto Calaveras, 1867)
- The Innocents Abroad (Naivuloj eksterlande, 1869)
- Roughing It (1872)
- The Gilded Age (Orumita epoko, 1873) (kun Charles Dudley Warner)
- The Adventures of Tom Sawyer (Aventuroj de Tom Sawyer, 1876)
- The Prince and the Pauper (Reĝido kaj povrulo, 1882)
- Life on the Mississippi (Vivo ĉe la Misisipo, 1883)
- The Adventures of Huckleberry Finn (Aventuroj de Hucklebery Finn, 1885)
- A Connecticut Yankee in King Arthur's Court (Jankio el Connecticut ĉe la kortego de reĝo Arturo, 1889)
- The Man That Corrupted Hadleyburg (Viro, kiu koruptis Hadleyburg-on, 1900)
- The Mysterious Stranger (Mistera fremdulo, postmorte 1916)
[redaktu] Esperantlingvaj specimenoj:
- Huckleberry Finn, Ĉapitro XIV
- Malfacilas esti kandidato
- Nia itala gvidisto
- Prezidenta kandidatiĝo
- S-ino McWilliams kaj la fulmotondro
- Mark Twain mobile ebooks
En Esperanto ankaŭ aperis:
- La £ 1.000.000 Banka Bileto. 1907 Trad.: Muschamp
[redaktu] Ekstera ligilo