Mars Reconnaissance Orbiter
El Vikipedio
Mars Reconnaissance Orbiter (MRO; angle "Marsa Skolta Orbitulo" aŭ, por konservi la akronimon, "Marsa Rekognoska Orbitulo") estas usona kosma sondilo lanĉita la 12-an de aŭgusto 2005. La 10-an de marto 2006 ĝi eniris elipsan orbiton ĉirkaŭ Marso; tiu orbito iĝu iom post iom cirkla, kaj tiam la sondilo sendu tre precizajn (alt-distingajn) fotojn de ĝia surfaco, interalie por prepari estontajn surmarsiĝojn. Krome ĝi servu al plusendilo de radio-mesaĝoj inter estontaj sondiloj kaj Tero.
MRO estas parto de la Mars-Esplora Programo de NASA. Ĝi estis lanĉita per raketo Atlas-5 el Cape Canaveral kaj ekorbitis ĉirkaŭ la Marso en marto de 2006. La programo daŭras ĝis novembro de 2008.
Enhavo |
[redaktu] La spacosondilo
La tuta maso de la MRO ests 2180 kg (1149 kg pelaĵo). La antaŭpela sistemo konsistas el 20 peliloj. Por forsendo de la informoj posedas ĝi grandpovuman kaj malgrand-povuman antenojn. Du sunpaneloj donas 1000 W da energio, kiujn konservas du akumulatoro.
[redaktu] Sciencaj mezuriloj
- HiRISE (High Resolution Imaging Science Experiment) kamerao;
- CRISM (Compact Reconnaissance Imaging Spectrometer for Mars) optika/IR spektrometro;
- MCS (Mars Climate Sounder) IR radiometro;
- SHARAD (Shallow Subsurface Sounding Radar) radaro;
- MARCI (Mars Color Imager) kolora bildoforma instalaĵo;
[redaktu] La spacosondiloj de Mars Exploration Program
- Mars Odyssey (2001, Marsa orbito)
- Mars Exploration Rovers (2003, Marsa surfaco)
- Mars Reconnaissance Orbiter (2005, Marsa orbito)
- Mars Science Laboratory (2009, Marsa surfaco)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://marsprogram.jpl.nasa.gov/mro
- http://www.nasa.gov/mission_pages/MRO/main/index.html
- http://marsoweb.nas.nasa.gov/HiRISE
- http://www.ilslaunch.com/newsarchives/newsreleases/rec312
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |