Marvin Minsky
El Vikipedio
Marvin MINSKY (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1927 en Novjorko, Usono) estas usona esploristo surkampe de la artefarita inteligenteco. Li estis kunfondanto de la laboratorio pri artefarita inteligenteco je la Massachusetts Institute of Technology (MIT). Li aperigis multajn tekstojn pri tiu temo kaj pri rilataj temoj de la filozofio.
Marvin Minsky iris en la lernejojn Fieldston School kaj Bronx High School of Science en Novjorko. Poste li studis je la Phillips-akademio en Andover, Massachusetts. Li plenumis la militservon de 1944 ĝis 1945 en la US-Navy. En Harvard li akiris en 1950 la akademian titolon bakalaŭro pri matematiko. Pri la sama fako li akiris en 1954 en Princeton la titolon doktoro. Ekde 1958 li estas membro de la MIT - tie li esploras kaj instruas ankoraŭ hodiaŭ.
Minsky ricevis dum sia esplorista vivo multajn premiojn. En 1969 li ricevis la premion Turing. Li estas membro de la usonaj asocioj National Academy of Engineering kaj National Academy of Sciences.