Mekongo
El Vikipedio
La Mekongo (tibete Dza-chu; ĉine Lan-ts'ang Chiang; taje Mae Nam Khong aŭ Maekong; vietname Mê Kông) estas rivero en Sudoorienta Azio kaj unu el la plej longaj riveroj en Azio.
Ĝi fontas sur la Tibeta Altebenaĵo en alto de ĉ. 3000 m kaj longfluas 4.500 km sudoriente tra ĉina provinco Yun-Nan al Sud-Ĉina Maro. La akvokolekta areo okupas ĉ. 800 000 km². Ĝi formas la limon inter Mianmaro (Birmao) kaj Laoso kaj dum ebena fluo grandan parton de la limo inter Laoso kaj Tajlando. Post la trafluo de Kamboĝo kaj sude de Vjetnamo, buŝiĝas ĝi en tre disetendiĝanta riverdelto en la Sud-Ĉinia Maro. Ĉar la supra fluo havas tre fortan deklivecon kaj montras plurajn kataraktojn (kaskadegojn), ĝi ŝipvetureblas nur sude de la laosa urbo Luang Prabang kaj ĝi estas trafika ĉefvojo de la regiono. La akvolivero de Mekongo forte malatiĝas en kelkaj sezonoj. Dum tempo de la monsuno (en la soemraj monatoj), la akvonivelo altas 15 metrojn pli ol tiu de vintro. Ĉe la suba fluo de Mekongo, oni kultivas grandaree agrojn; precipe rizon, sed ankaŭ maizon, sukerbeton, tabakon kaj fruktojn. En la akvokolekta areo de la rivero ekzistas geografia kuriozaĵo: la alfluanto Tonle Sap venas el la samnoma lago en Kamboĝo (defluanto samtempe), sed kelkfoje la rivero retrofluas kaj la Mekongo nutras la lagon.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://cantho.cool.ne.jp/mekong/outline/mekong_river_e.html
- http://www.shangri-la-river-expeditions.com/1stdes/mekong/mekongsource/TUA2001.html
- http://www.ntu.edu.sg/idss/WorkingPapers/wp69.pdf
- http://www.mouthtosource.net