Meksikaj menoanoj
El Vikipedio
Religio > Abrahamismo > Kristanismo > Anabaptismo > Menonanismo > Meksikaj menonanoj
Je la 20aj jaroj de la dudeka jarcento, menonanaj familioj, kiuj ĵus venis al Manitobo, Kanado el Rusio ekkomencis elmigri denove, sed ĉi foje el Kanado al Cuauhtemoc, Meksiko. En Manitobo, la registaro kun la celo anstataŭigi la francan lingvon kun la angla, deklaris kontraŭleĝa ĉiun instruadon lernejan per lingvo neangla. Ĉi tiu nova leĝo kolerigis ne sole la franc-parolantojn sed ankaŭ la rusajn menonanojn, kiuj instruadis siajn infanojn en germanaj lernejoj. Kiel rezulto de la leĝo, multaj familioj enmigris en Paragvajon kaj en Meksikon.
En Meksiko, la menonanoj sukcesis gardi sian germanan dialekton, la platdiĉan.