Miĥael Giŝpling
El Vikipedio
Mikaelo Giŝpling (ruse Михаил Яковлевич Гишплинг) (naskiĝis 1924). Esperantistiĝis en 1943. Rusiano kaj sovetiano, poste israelano. Inĝeniero-kemiisto. Fondinto kaj gvidinto de Moskva junulara Esperanto-klubo "Fajrero" en 1957. Apartenas al Moskva skolo de Esperanto-poezio.
Por tiu ĉi artikolo estas uzitaj materialoj el la libro Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker kun afabla permeso de la aŭtoro. |
[redaktu] Verkoj
Poeziaj libroj:
- El sisma zono
- Eola harpo
- Tie ĉi tie