Micăsasa
El Vikipedio
Micăsasa (mikesasa) (hungare: Mikeszásza, germane: Feigendorf) estas komunumo en Rumanio sudokcidente de Mediaş. En 1910 ĝi havis 1533 loĝantojn (rumanoj, hungaroj) kaj en 1992 1 555 (rumanoj, 7% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1267. Ĝi estis en mezepoko saksa komunumo, de la 16-a jarcento miksa: saksa, rumana, hungara. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye).