Miercurea-Ciuc
El Vikipedio
Miercurea Ciuc (mjerkurea ĉuk) (hungare: Csíkszereda (ĉiksereda); germane: Szeklerburg) estas urbo de Rumanio kaj la ĉefurbo de Distrikto Harghita. Ĝi situas ĉe Olt en centro de la Baseno de Ĉiko oriente de Târgu Mureş. En 1910 ĝi havis 3 701 loĝantojn (hungaroj), en 1992 46 228 (rumanoj, 83% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1558. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye (komitato)). Kunkostruiĝis kun Jigodin, Topliţa-Ciuc, Şumuleu kaj administre oni aligis ilin al ĝi. Apartenas al ĝi Şoimeni, Ciba.
Enhavo |
[redaktu] Bibliografio
- Szőcs János: A Mikó-vár története, 2005.
[redaktu] Pli gravaj kulturaj institucioj
- Sapientia Erdélyi Magyar Tudományegyetem ( Kelkaj fakultatoj de Sapientia Transilvania Hungara Universitato)[1]
- KAM - Centro de Regionalaj kaj Kulturalaj Esploradoj [2]
- Csíki Játékszín.
- Katolika Studocentro Jakab Antal en Ĉikŝomjo
- Hargita Népe - distrikta ĵurnalo Vidu ankaŭ: Ĵurnaloj en hungara lingvo en Rumanio
- Székelyföld (revuo) - monata kultura revuo
- Moldvai Magyarság- monata revuo
- Pallas-Akadémia Könyvkiadó- libroeldonejo
[redaktu] Vidindaĵoj
- Pilgrimejo katolika en Ĉikŝomjo kun artmonumenta preĝejo.
- Pentraĵgalerio de Imre Nagy en Jigodin.
- Distrikta muzeo en la fortikaĵkastelo Mikó.
- Vákár Lajos Műjégpálya (Artefarita glaciglitkurejo).
[redaktu] Eventoj
- Pentekosta pilgrimo
- Internacia festivalo de malnova muziko ĉiusomere
- Ezer Székely Leány Találkozó en Ĉikŝomjo - (Renkontiĝo de miloj da sikulaj fraŭlinoj ĉiujare)
- Landaj kaj internaciaj glaciglitkuradaj konkursoj ĉiuvintre
[redaktu] Okazintaĵoj
- 1567 - la unua pentekosta pilgrimado al Ĉikŝomjo
- 1676 - establiĝo de la unua presejo de Sikullando
- 1902 - la unua ekspozicio (150 artaĵoj) de István Nagy la 8-an de junio
- 1931 - la unua renkontiĝo de Mil sikulaj fraŭlinoj.
- 1966 - februaro, la unua postmorta ekspozicio de pentristo János Mattis Teutsch
- 1971 - konstruiĝo de la artefarita glaciglitkurejo