Mikrohistorio
El Vikipedio
Mikrohistorio (itallingve microstoria) estas historia skolo italdevena, ekinta en la 1970aj jaroj.
[redaktu] Principoj
Kelkaj historiistoj, verkantoj en la fakgazeto historiaj kajeroj (Quaderni Storici), akceptis influon de Edward Palmer Thompson. Ili lasis la studon de amasoj kaj organizaĵoj, kaj pliŝate turnis sin al historio de unuopuloj.
Mikrohistoriisto elektas apartan homon, serĉas ĉiujn atestojn pri li, kaj provas per rakonto de lia vivo priskribi la medion, en kiu li vivis. Laŭeble la historiisto rekonstruas la vidpunkton de la koncerna homo pri la ĉirkaŭa mondo kaj cirkonstancoj. En iuj okazoj mikrohistorio studas la vivon de vilaĝo aŭ alia komunumo, sed ĉiam de eta, nefama ero de la mondo, prilumante la ordinaran vivon de ordinaraj homoj.
La vidpunkto de mikrohistorio proksimas al tiuj de antropologio kaj socioscienco.
[redaktu] Konataj verkintoj en mikrohistorio
italoj:
- Carlo Ginzburg
- Giovanni Levi
francoj:
- Emmanuel Le Roy Ladurie