Minimuma paro
El Vikipedio
Minimuma paro estas du vortoj de nesamaj signifoj, kies diferencon estigas ŝanĝo de ununura prononcero. Se la signifo restas sama, la ŝanĝita sono simple estas alofono aŭ ne-distingipova vario de la alia. Trovante minimumajn parojn de iu lingvo oni do ankaŭ trovas ties fonemojn.
Ekzempla listeto de minimumaj paroj en Esperanto:
- aro - oro (a do estas fonemo alia ol o)
- baro - varo
- eca - eta#
- aĉa - aĝa
- do - po
- el - al
- fi - vi
- agi - aĝi
- hara - kara
- eĥo - eko
- ilo - ulo
- juna - luna
- ĵaro - jaro
- kanto - ganto
- luno - runo
- amo - ano
- nia - lia
- do - de
- paro - baro
- ero - elo
- pesi - pezi
- ŝato - sato
- tuŝi - duŝi
- puno - peno
- ŭeno - veno, traŭmata - tra'um'at'a, aŭo - avo#
- vino - fino
- zono - sono
Noto:
- Jen tradiciema tabelo, kiu celas defendi la intencon de Zamenhof pri ideala ortografio: unu litero egalu al unu fonemo.
Laŭ kelkaj teoriumintoj, dz (edzo - eco) estu ankaŭ fonemo en Esperanto, kaj laŭ aliaj ŭ ne memstaras, sed apartenas al kunmetitaj fonemoj aŭ kaj eŭ.
Diskuti tion oni prefere faru en alia forumo ol la Vikipedio.
Vidu ankaŭ: