Miyazawa Kenji
El Vikipedio
MIYAZAWA Kenĵi (Hepburn), 宮沢賢治 [mijazaŭa kenĵi], (27-a de oktobro 1896 - 21-a de septembro 1933) estas pomemisto kaj verkisto de fabeloj. 宮澤賢治 en registro.
[redaktu] Vivo
Li naskiĝis en Iŭate prefektujo, en Hienuki, en Satogaŭa-vilaĝo (nun Hanamaki-urbo en Tojozaŭa-urbeto). Post ol li studis ĉe Morioka Alta Lernejo de Agronomio kaj Forstokulturo (nun Iwate Universitato, ĉe Agronomia Fakultato), li verkadis instruante en lernejo pri agronomio. Poste li eksiĝis kaj inkliniĝis al verkado.
Li amis lian hejmlokon, kaj la fikcia nomo "Ihatovo" kio aperas en liaj verkoj devenis de Iŭate. Li tre interesiĝis Esperanton. Liaj verkoj skribitaj en Esperanto estas ne multa, sed multaj nomoj de Esperanto aperas en liaj verkoj. Post ol li mortis, oni tradukis liajn verkojn en Esperanton.
Spirito de liaj verkoj: kenji, kiu esti budhisto, sentis, ke ĉiuj vivantaĵoj estas kiel fratoj, kaj ke maleblas al personoj atingi veran feliĉon ĝis tiam ili ne pricelas tiom egale la feliĉon de ĉiuj kaj ĉiaj aliaj vivantaĵoj samtempe. Je Kenji tio ne estis nur ideo: dum li vagis sur montetoj kaj kampoj, li ofte forgesis sin tute en kontempli al bestoj, plantoj, ŝtonoj, vento, nuboj, ĉielarkoj, steloj. li trovis ĝojon simpatiante je la natura mondo. tial liaj historioj estas plenaj per ĉiaj estaĵoj, kiuj rilatas nature kaj frate.
[redaktu] Verkoj
- Haru to Ŝura (Printempo kaj Asura)
- Ĉumon no Oi Rjoriten (La Restracio de Multaj Ordonoj)
- Gooŝ la Ĉelisto
- La ĝemelaj steloj
- Nokto de la Galaksia Fervojo