Moşniţa Nouă
El Vikipedio
Moşniţa Nouă (hungare:Újmosnica, Mosnica; germane:Neumoschnitza) estas komunumo en Rumanio orient-sudoriente de Timişoara. En 1910 ĝi havis 1896 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 1199 (rumanoj, 3% hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1333 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes vármegye). Administre apartenas al Albina, Moşniţa Veche, Rudicica, Urseni. Kune ili havas 3874 loĝantojn (2005).