Urseni
El Vikipedio
Urseni (ursenj) (hungare:Magyarmedves, germane:Ungarisch-Medwisch) estas vilaĝo en Rumanio sude de Timişoara. En 1910 ĝi havis 1262 loĝantojn (rumanoj, hungaroj, germanoj); en 1992 1277 (rumanoj, 16% hungaroj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1723. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Temes vármegye). Administre ĝi apartenas al Moşniţa Nouă.