Modalo (muziko)
El Vikipedio
En gamo la aranĝo de plentonoj kaj duontonoj inter la sinsekvaj tonoj determinas modalon.
El la antikvaj helenoj ni ricevis tiujn modalojn:
- Iona
- Dora
- Friga
- Lida
- Mezlida
- Eola
- Lokra
Ĉe malnova eklezia muziko kaj la folklora muziko la modaloj ludas gravan rolon. En la klasika eŭropea muziko ili formortis, kaj nur restis du modaloj: Maĵora kaj Minora.