Modela UN
El Vikipedio
En kluboj, teamoj, kaj programoj de Modela UN (MUN) tra la mondo, gejunuloj envolviĝas sin en simulaciitaj organoj de la Unuiĝintaj Nacioj kaj similaj internaciaj organizaĵoj, diskutante la problemojn de la mondo kaj klopodante eltrovi solvojn. "Delegitoj" devas respekte reprezenti la efiktivajn dezirojn de la nacioj al ili elektigitaj, kaj oni instigas al ili plene esplori la aferon, eĉ ĝis kontakto al loka ambasadejo por peti informon.
MUN-kluboj kaj teamoj modiĝas ĉe liceoj kaj universitatoj ĉar ĝi donas utilegan sperton pri esplorado kaj prelegado, kaj plenplenan konon de mondaferoj. Ĉe multaj lernejoj, MUN-programoj evoluiĝas je ia altnivela konkurenca akadema sporto, defiante tiajn pli tradiciajn konkurencojn, kiaj debatoteamoj ktp.
Neniu ĉeforganizo estras aŭ regas la diversa aro de kluboj, teamoj, kaj organizaĵoj de MUN, kaj tial parlamentaj reguloj kaj premisistemoj ege varias de unu kongreso al la sekva. Liston de la plejmulto de MUN-kongresoj tra la mondo prizorgas la Unuiĝintaj Nacioj-Asocio de Usono (UNA-USA).
Vidu ankaŭ: Euroscola
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Ĉiujara listo de MUN-kongresoj ĉe UNA-USA (angle)
- "Stabejo de Modela UN" ĉe la UN ttt-ejo (angle)