Monstro de Loch Ness
El Vikipedio
Kriptozoologio > Monstro de Loch Ness
La Monstro de Loch Ness (laĥ nes), ofte nomata ankaŭ Nessie (nesi) estas elpensita besto(grupo), onidire vivanta en lago Loch Ness , Skotlando proksime al la urbo de Inverness. La ekziston de la monstro pruvas nenio, sed la hipotezo pri la estaĵoj riĉigis la ĉirkaxuaĵon, ĉefe post la Granda Ekonomia Monda Krizo.
Enhavo |
[redaktu] Historio
- unua mencio en 565 en vivo de sankta Kolumba Life of St. Columba (latina origina titolo: Vita Columbae) de abato Adamnan (* 623/24; † 23.9. 704)
- pliaj sciigoj okazis inter 1872 kaj 1903, sed famiĝis la apero de la 2-a de majo en 1933,
- julie de 2003, BBC financis detalan esploron de Loch Ness per sonaroj, sed oni ne trovis spuron de la estaĵo. La BBC-teamo finis la raporton per konkludo pri neekzisto de la monstro. [1]
[redaktu] biologiaj faktoj
Por longdaŭra kunekzisto de similaj serpentobestoj, iaj saŭroj necesas minumuma grupa nombro (por reprodukto). Tio povas esti 10-15 specoj. Tiom da bestoj ne povus vivi sen ia spuro, vivsigno.
La lago ne estas sufiĉa granda por plesitosaŭroj aŭ similaj bestofamilioj (ne parolante pri tio, ke la lago estas sufiĉe nova kaj multfoje glaciiĝis).
[redaktu] Literaturo
Probst, Ernst: Nessie. Das Monsterbuch, Verlag Ernst Probst, Mainz-Kostheim 1992, ISBN 3-935718-90-X