Moskva Literatura Esperanto-klubo
El Vikipedio
Moskva Literatura Esperanto-klubo estis fondita en 1989 surbaze de la tradukista grupo. La unua gvidanto - Vladimir Samodaj, poste Nikolao Gudskov kaj Valentin Melnikov. En 1990-2000 havis propran presorganon "Cerbe kaj Kore". En la klubo formiĝis pluraj aŭtoroj, konsistigantaj Moskvan skolon de Esperanto-poezio.
La klubo ne ĉesis funkcii eĉ en la plej malfacila periodo por Sovetio kaj Rusio. Ĝi kunvenas unufoje monate, nun - lastan lundon de ĉiu monato.