Valentin Melnikov
El Vikipedio
Valentin MELNIKOV (ruse Валентин Викторович Мельников) naskiĝis 18-an de julio 1957, konstante loĝas en Moskvo. Inĝeniero-kemiisto laŭ diplomo, ekde 1980-aj jaroj laboras kiel komputisto. Esperantisto ekde 1982. Diplomita instruisto de Esperanto, membro de la Ĉefa Atesta kaj Lingva Komisiono de la Rusia Esperantista Unio. Poeto, tradukisto el la rusa kaj aliaj lingvoj, ĵurnalisto, recenzisto. Kunaŭtoro de la libroj "La birdo Gamajun" (1989), "Moskvaro" (1998), "Lena..." (1998), "Mondoj" (2001), "Moskvaj sonoriloj" (2007). Atentindas liaj akre satiraj poemcikloj "Socia moralo" kaj "Observoj de biletkontrolisto", ankaŭ lirika "Sonetoj al mia Muzo". Furoris lia traduko de maldeca poemo Kojonov Luĉjo (1995).
V.Melnikov tradukis kelkajn novelojn de Anton Ĉeĥov kaj Lev Tolstoj. Faris la plej plenan kaj precizan tradukon de la versromano "Eŭgeno Onegin" de Aleksandr Puŝkin (eldonita de 'Sezonoj', 2005). Verkis grandan artikolon pri Esperanto en multvoluma ruslingva "Porinfana enciklopedio" (1998) - kelkaj fakuloj nomis ĝin la plej bona ruslingva enciklopedia artikolo pri Esperanto. Redakciano de "La Ondo de Esperanto" ekde ties (re)apero en 1991. Redaktoro de "Cerbe kaj Kore" (1998-2000).
Konata en la medio de intelektaj ludoj. En 2006 iĝis ĉampiono de Rusio en la ludo "Kio? Kie? Kiam?" en la teamo "Nesprosta".
[redaktu] Eksteraj ligoj
- La paĝo pri Valentin Melnikov en "Originala Literaturo Esperanta"
- Reta Taglibro de Valentin Melnikov
- Verkoj de kaj pri Valentin Melnikov en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
[redaktu] Rete legeblaj verkoj
- Verkoj
- Socia moralo
- Observoj de biletkontrolisto
- Sonetoj al mia Muzo
- Artikolo pri Esperanto en multvoluma ruslingva "Porinfana enciklopedio"